Tutmonda indikilo pri malsatego

Mapo: la tutmonda indikilo pri malsatego, 2009 laŭ graveco

La tutmonda indikilo pri malsatego (TIM) (angle: Global Hunger Index (GHI)) estas ilo por statistike reprezenti malsategon kaj situacion de malsufiĉa nutraĵo en diversaj ŝtatoj. Ĝi estis kreita de la internacia esplorinstituto pri nutradopolitiko kaj estis publikigita unuan fojon en 2006. Ekde 2006 partoprenis la eldonon la germana ne-registara organizaĵo Welthungerhilfe, kaj en 2007 ankaŭ la irlanda Concern Worldwide.

Aktualigo de la rezultoj okazas ĉiujare.


© MMXXIII Rich X Search. We shall prevail. All rights reserved. Rich X Search